Curso de esperanto en Valdemoro

A partir del 5 de marzo y hasta el 4 de junio tendrá lugar todos los miércoles un curso de esperanto en la Biblioteca Municipal "Ana Mª Matute" de Valdemoro. Será impartido a partir de las 7,30 de la tarde por Alejandro Pareja. Es gratuito y las inscripciones pueden formalizarse en el teléfono 91 809 96 29. Se puede contactar con el profesor en la página creada en Facebook.
A partir del 24 de febrero y durante todo el mes de marzo se podrá visitar en el mismo lugar una exposición informativa sobre la lengua internacional, sus características y su situación actual.

Ĉiujn merkredojn inter la 5a de marto kaj la 4a de junio eblos partopreni kurson de Esperanto en la sudmadrida urbo Valdemoro. Ĝi okazos je la 7,30 vespere, kaj ĝin instruos Alejandro Pareja. Por informiĝi kaj aliĝi, oni telefonu la bibliotekon ĉe la numero 91 809 96 29. Eblas ankaŭ kontakti la instruiston ĉe la paĝo de la evento en Facebook.
De post la 24a de februaro kaj dum la tuta marto, eblos viziti ekspozicion pri la lingvo en la sama loko.

La Asamblea General que tuvo lugar el 27 de enero, además de tratar otros temas de interés, eligió una nueva directiva del Liceo Madrileño de Esperanto. Está formada por:

Presidente: Manuel Parra
Secretario: Ricardo Biurrun
Tesorero: José Francisco Platas
Vocal de enseñanza: Juan Antonio del Castillo
Vocal de información: José Antonio del Barrio

La Ĝenerala Kunveno de Madrida Esperanto-Liceo, okazinta la 27-an de januaro, krom pritrakti aliajn ordinarajn aferojn de la asocio, elektis novan estraron por sekvaj kvar jaroj. Ĝin konsistigas:

Prezidanto: Manuel Parra
Sekretario: Ricardo Biurrun
Manuel ParraKasisto: José Francisco Platas
Voĉdonanto pri instruado: Juan Antonio del Castillo
Voĉdonanto pri informado kaj redaktado de Nia Voĉo: José Antonio del Barrio.

Manuel Parra naskiĝis en Segovio en 1963. Li diplomiĝis kiel bazlerneja instruisto sed neniam praktikis tiun profesion, kaj ĉiam laboris kiel ŝtata oficisto en diversaj fakoj; ekde 1995 en la ŝtata instanco pri Trafiko, en Madrido.
Esperanton li eklernis en 1986, instruata de César de Mosteyrín kadre de monto-grimpada klubo en Segovio. Partoprenis kelkajn por-junulajn renkontiĝojn en Italio, Svedio, Germanio...
En 1995, logata de iu madrida esperantistino, Manolo ekloĝis en Madrido kaj komencis kunlabori kun Marcos Cruz en la centra oficejo de Hispana E-Federacio. En HEF postenis kiel sekretario ekde tiu jaro ĝis 2005, sub la sinsekvaj prezidoj de Antonio Alonso kaj Miguel Ángel Sancho. Samtempe partoprenis la madridan lokan movadon kunlaborante al diversaj aranĝoj. En 2010 li iĝis sekretario de Madrida Esperanto-Liceo kaj en januaro 2014 ekprezidis ĝin.